old-www/HOWTO/text/Esperanto-HOWTO

1044 lines
31 KiB
Plaintext

Linux-Esperanto-HOWTO
Kelkaj helpindikoj por uzi Esperanton sub Linukso
Kompilita de Wolfram Diestel (wolfram@steloj.de) helpita de
aliaj.
v1.30, August 1999
____________________________________________________________
Table of Contents
1. Antauxvortoj kaj dankoj
2. Kodoj
2.1 koderoj deksesume
2.2 koderoj dekume
2.3 koderoj okume
3. Konzolo (teksta moduso)
4. Metamail
5. X-fenestra sistemo
5.1 Tiparoj
5.1.1 xfstt
5.1.2 xfsft
5.2 Tajpi E-signojn
6. KDE
7. Netscape Communicator
8. Xterm
9. Redaktiloj
9.1 Redaktiloj kun Latin-3/Unikod-subteno
9.2 Vi (Elvis, Vim)
10. Redakti per Emakso (Emacs)
10.1 Emakso 19.34
10.1.1 Vidi E-signojn
10.1.2 Tajpi
10.2 Emakso 20.* kaj MULE
11. Retposxto per Xfmail 1.3
12. Diskutgrupoj per Knews
13. TeX / LaTeX
14. Esperanto-subteno en internaciigitaj programoj
15. Esperanto-signoj en HTML-tekstoj
______________________________________________________________________
1. Antauxvortoj kaj dankoj
Cxar tiu cxi teksto estas verkita per linuxdoc-sgml, gxi ne povas uzi
esperantajn signojn.
La avantagxo estas, ke la teksto aperas en la HOWTO-kolekto (anstataux
en la mini-HOWTO-kolekto) kaj estas havebla en pluraj formoj (teksto,
TTT-teksto, Postskript-teksto, k.a.)
La malavantagxo estas, ke mi devas kodi la esperantajn signojn per la
x-maniero kaj el tio povus estigxi miskomprenoj cxe la agordekzemploj.
Nu, mi provas rimarkigi tion cxe la koncernaj lokoj.
Solvojn kaj gravajn informojn donis: Eduard Werner (Emakso 19.34,
TeX), Marko Rauhamaa (xmodmap, TeX, mailcap), Edmund Grimley Evans
(TeX, konzolo), Lee Sau Dan (setfont, Emakso 20, MULE, TeX), Richard
Hable (Vi, Xfmail, Knews, Netscape), Albert Reiner (TeX) kaj Axel
Belinfante (Wily, Sam). Dankon al ili kaj cxiuj aliaj, kiuj helpis
kompili tiun cxi dosieron.
Aktuala versio de tiu cxi dokumento trovigxas cxiam sub kielfari.sgml
<http://www.uni-
leipzig.de/esperanto/texte/bibl/kielfari/kielfari.sgml>, kielfari.html
<http://www.uni-
leipzig.de/esperanto/texte/bibl/kielfari/kielfari.html>.
2. Kodoj
Ekzistas tri internaciaj normoj por signokodoj, kiuj enhavas la
esperantajn signojn, la du kutime uzataj estas ISO-8859-3 (Latin-3)
kaj Unikodo (Unicode). La unua normo estas por okbitaj signoj kaj la
dua por deksesbitaj. Por povi transporti unikodajxojn tra okbitaj kaj
sepbitaj medioj ekzistas la kodoj UTF-8 kaj UTF-7.
Cxar Unikodo samtempe difinas koderojn por la signoj de cxiuj lingvoj
de la mondo, gxi ricevas pli kaj pli da subteno de
programarproduktantoj.
Alie ol ekz. Vindozo NT, Linukso interne uzas okbitajn kodojn. Subteno
de Unikodo precipe estas en sistemkomponentoj, kiuj zorgas pri eligado
de tekstoj sur la ekrano aux kiuj rilatas al intersxangxo de informoj
kun la ekstera mondo. Do estas iom da Unikodo en la konzolo, iom da
en X-fenestroj, iom da en la traktado de informoj venantaj per
retposxto aux el TTT kaj iom da rilate al dosiersistemoj de KKDoj
(Joliet-dosiersistemo). Ofte tiuj komponentoj uzas la okbitan
unikodformon UTF-8.
Cxar la subteno de Unikodo en Linukso estas iom malkohera, gxenerale
oni preferas ISO-8859-3. Sed supozeble la premisoj sxangxigxos gxis la
fino de 1999.
Ampleksajn informojn pri la unuopaj kodoj kun E-signoj en internaciaj
normoj kaj en specialaj programoj, vi trovas cxe Edmundo
<http://www.rano.demon.co.uk/esperanto-kodoj.html>.
Foje vi bezonas la eblecon konverti esperantajn tekstojn de UTF-8 al
Latin-3. Por tio vi povas uzi la sekvan Perl-programeton.
#!/usr/bin/perl
while (<>) {
s/\304\210/\306/g;
s/\304\211/\346/g;
s/\304\234/\330/g;
s/\304\235/\370/g;
s/\304\244/\246/g;
s/\304\245/\266/g;
s/\304\264/\254/g;
s/\304\265/\274/g;
s/\305\234/\336/g;
s/\305\235/\376/g;
s/\305\254/\335/g;
s/\305\255/\375/g;
print;
};
Por konverti en la alia direkto, intersxangxu la du kolumnojn inter
/../../.
Por presi Latin-3ajn tekstojn vi povas uzi solvon de Albert Reiner
<http://www.geocities.com/ResearchTriangle/Node/7900/texprL3.html>.
Temas pri simpla programeto en Perl uzanta TeX-on por la presado.
Pro kompleteco tie cxi ni donas ankoraux la koderojn de la E-signoj
laux la plej vastigxintaj normoj. UTF-8, kiu kodas unikodajn signojn
per okbitaj koderoj, estas ekzemple uzata en HTML-pagxoj.
2.1. koderoj deksesume
litero Latin-3 Unikodo UTF-8
-----------------------------
Cx C6 0108 C4 88
cx E6 0109 C4 89
Gx D8 011C C4 9C
gx F8 011D C4 9D
Hx A6 0124 C4 A4
hx B6 0125 C4 A5
Jx AC 0134 C4 B4
jx BC 0135 C4 B5
Sx DE 015C C5 9C
sx FE 015D C5 9D
Ux DD 016C C5 AC
ux FD 016D C5 AD
2.2. koderoj dekume
litero Latin-3 Unikodo UTF-8
-------------------------------
Cx 198 0264 196 136
cx 230 0265 196 137
Gx 216 0284 196 156
gx 248 0285 196 157
Hx 166 0292 196 164
hx 182 0293 196 165
Jx 172 0308 196 180
jx 188 0309 196 181
Sx 222 0348 197 156
sx 254 0349 197 157
Ux 221 0364 197 172
ux 253 0365 197 173
2.3. koderoj okume
litero Latin-3 Unikodo UTF-8
-------------------------------
Cx 306 0410 304 210
cx 346 0411 304 211
Gx 330 0434 304 234
gx 370 0435 304 235
Hx 246 0444 304 244
hx 266 0445 304 245
Jx 254 0464 304 264
jx 274 0465 304 265
Sx 336 0534 305 234
sx 376 0535 305 235
Ux 335 0554 305 254
ux 375 0555 305 255
3. Konzolo (teksta moduso)
Latin-3-tiparojn por la teksta moduso vi trovas sub la nomoj
/usr/lib/kbd/consolefonts/iso03.f?? Por funkciigi unu el ili tajpu
ekzemple:
setfont iso03.f16
Konzolaj tiparoj havas aux 256 aux 512 tipojn, tamen tiparo povas
havi, kaj prefere havu, unikodan indekson. La oficiala loko por
konzolaj tiparoj estas /usr/share/consolefonts, sed multaj distribuoj
ankoraux uzas /usr/lib/kbd/consolefonts. Utila tiparo estas ekzemple
LatArCyrHeb-16.psf, kiu enhavas multajn literojn el pluraj alfabetoj,
inkluzive de la esperantaj literoj. Por funkciigi tiun tiparon tajpu:
setfont LatArCyrHeb-16.psf
Konzolo povas funkcii per UTF-8 aux per okbita signaro, kaj eblas
sxalti inter la du modusoj per eskapokodoj. Por sxalti al la
UTF-8-moduso tajpu:
echo -e '\033%G'
Poste la konzolo komprenos UTF-8, do eblos ekzemple legi
diverslingvajn TTT-pagxojn en UTF-8 per lynx.
Por sxalti al la okbita moduso tajpu:
echo -e '\033%@'
En tiu okazo vi devas ankaux difini la uzatan 8-bitan signaron.
Bedauxrinde, en la nuna momento, la komandoj por tion fari estas
diversaj, depende de la linuks-distribuo. Sercxu, cxu vi havas
komandon consolechars, kaj cxu vi havas dosieron sub la nomo
/usr/share/consoletrans/iso03*. Eventuale vi devas aktualigi vian
pakon kbd aux anstatauxigi gxin per console-tools.
Vian preferatan solvon vi kompreneble aldonu en via startskripto por
ne cxiam devi tajpi gxin.
4. Metamail
La programeto Metamail estas uzata de aliaj programoj, aparte
retposxtaj kaj diskutgrupaj legiloj, se ili ne scias trakti iun MIME-
tipon. En la dosiero /etc/mailcap trovigxas informoj, kiel montri
tiajn MIME-tipojn. Por povi legi tekstojn koditajn laux UTF-8, ni
aldonos la sekvajn du liniojn al la dosiero /etc/mailcap:
text/plain; /plena/pado/al/utf8-l3 %s; \
test=test "`echo %{charset} | tr '[A-Z]' '[a-z]'`" = utf-8;\
copiousoutput
text/utf8; /plena/pado/al/utf8-l3 %s; copiousoutput
La duan linion ni aldonis, cxar kelkaj programoj provas mem trakti
mesagxojn en la formo text/plain, ecx se ili ne havas tauxgan tiparon
por gxi, ekzemple cxe Content-Type: text/plain; charset="utf-8".
La programeto utf8-l3 trovigxas en la 2a cxapitro "Kodoj".
5. X-fenestra sistemo
5.1. Tiparoj
Por trovi Latin-3-tiparojn kaj rilatajn informojn por la X-fenestra
sistemo vi rigardu en la Virtuala Esperanto-Biblioteko
<http://www.esperanto.net/veb> - sub la rubriko "Komputadaj fakoj".
Cxe la tiparoj vi trovas indikojn kiel instali ilin. Per:
xlsfonts -fn *iso8859-3
vi povas kontroli cxu la tiparoj (sukcese) estas instalitaj en via
sistemo. La proporciaj Adobe-tiparoj bone tauxgas por vidado en
Communicator, Knews, Xfmail...). Por Xterm kaj la Vi-variantoj vi uzu
la tiparojn de Alain Fagot.
La plej multajn X-ajn programojn vi povas voki tiel:
<programo> -fn <tiparnomo>
por ke ili uzu la tiparon tiparnomo.
Alternativo al la supre menciitaj tiparoj estas la uzado de TrueType-
tiparoj. Por tiuj tiparoj, originale uzataj de Vindozo kaj Makintosho
ekzistas biblioteko FreeType, kiu permesas uzi ilin ankaux kun
Linukso. Surbaze de tiu biblioteko ekzistas du tiparserviloj xfstt
kaj xfsft, kiuj servas TrueType-tiparojn al X-fenestroj. La necesajn
TrueType-tiparojn vi povas aux preni el ekzistanta Vindozo 9x/NT-
instalo aux ekzemple de la mikrosofta servilo
<http://www.microsoft.com/>. Atentu, ke vi bezonas unikodajn TrueType-
tiparojn. La okbitaj normale ne enhavas la esperantajn signojn aux en
maltauxgaj lokoj. Unikodaj estas ekz. la kutimaj Courier New, Arial,
Times New Roman kaj Lucida Sans Unicode.
5.1.1. xfstt
Xfstt <ftp://sunsite.unc.edu/pub/Linux/X11/fonts/> estas relative
simple instalebla solvo, kiu tamen havas la malavantagxon, ke gxi ne
realigas la tutan norman tiparservan protokolon.
Normale xfstt uzas Unikodon, kies unuaj 256 signoj estas la samaj kiel
cxe ISO-8859-1. Ekde la versio 0.9.8 oni povas rebildigi la unikodajn
signojn al aliaj kodoj. Ekzemple per la komandlinio:
xfstt --encoding iso8859-3,koi8-r,windows-1251
5.1.2. xfsft
Xfsft <ftp://ftp.dcs.ed.ac.uk/pub/jec/programs/xfsft/> estas pli
norma, sed pli malfacile instalebla solvo. Gxi estas fliko por X-
fenestroj. Do oni devas elpaki la fontaron de X, poste fliki gxin per
xfsft kaj rekompili. Por Linux ankaux ekzistas jam kompilita versio.
La programon Xfs (X-Font-Server) vi plej konvene lancxas en propra
"init"-skripto. La tiparojn oni poste instalas same kiel aliajn X-
tiparojn.
Same kiel cxe xfstt oni povas servi unikodan tiparon laux diversaj
kodoj. Ekzemple la linioj
arial.ttf -microsoft-arial-medium-r-normal--0-0-0-0-p-0-iso8859-1
arial.ttf -microsoft-arial-medium-r-normal--0-0-0-0-p-0-iso8859-2
arial.ttf -microsoft-arial-medium-r-normal--0-0-0-0-p-0-iso8859-3
en fonts.dir servas la tiparon Arial en la kodoj Latin-1, Latin-2 kaj
Latin-3. Atentu, ke en la versio 1.0.1 estis eraro pri Latin-3, kiu
en la sekvaj versioj estas korektita.
5.2. Tajpi E-signojn
La X-fenestro-sistemo permesas difini reagojn al klavpremoj de la
"kompona klavo" (plej ofte tiu estas difinita kiel AltGr) plus alia
klavo.
Ekzemple sur germana klavaro AltGr+q donas la signon '@'
Per la programo xmodmap oni povas difini, ke
AltGr+c -> cx
AltGr+Shift+c -> Cx
...
Por tio metu en vian uzanto-dosierujon dosieron ~/.Xmodmap. (Ofte gxi
jam estas tie kaj vi nur bezonas modifi gxin.) Kaj aldonu la sekvajn
liniojn:
keycode 54 = C NoSymbol AE
keycode 42 = G NoSymbol Ooblique
keycode 43 = H NoSymbol paragraph brokenbar
keycode 44 = J NoSymbol onequarter notsign
keycode 39 = S NoSymbol Thorn
keycode 30 = U NoSymbol Yacute
Ne cxiuj programoj gxuste traktas tion. Alia ebleco (vi povas uzi
ambaux variantojn samtempe) do estas, meti la 12 esperantoliterojn sur
la 12 funkcio-klavojn:
keysym F1 = F1 ae
keysym F2 = F2 AE
keysym F3 = F3 oslash
keysym F4 = F4 Ooblique
keysym F5 = F5 paragraph
keysym F6 = F6 brokenbar
keysym F7 = F7 onequarter
keysym F8 = F8 notsign
keysym F9 = F9 thorn
keysym F10 = F10 Thorn
keysym F11 = F11 yacute
keysym F12 = F12 Yacute
Certigu, ke dum la starto de la X-fenestro-sistemo lancxigxas la
ordono xmodmap ~/.Xmodmap. Normale en /usr/X11R6/lib/X11/xinit/xinitrc
jam trovigxas linioj kiel
usermodmap=$HOME/.Xmodmap
if [ -f $usermodmap ]; then
xmodmap $usermodmap
fi
6. KDE
La X-fenestra labormedio KDE dekomence estas evoluigita por uzado kun
multaj lingvoj. La versioj 1.x bazigxas sur okbitaj signokodoj. Laux
la respondeculoj, de la versio 2.0 gxi interne uzos Unikodon (fine de
1999).
La jxus aperinta versio 1.1 enhavas esperantan adapton por multaj
programoj. Vi devas elekti en la lingvoagordilo Esperanton por vidi la
menuojn, dialogojn ktp. en Esperanto. Por tio aktuale estas uzata
Latin-3.
Ekzistas ankaux iom da subteno por UTF-8. Tamen nur tiel, ke gxi
provas rebildigi la unikodajn signojn al signoj de la aktuale uzata
tiparo. Do rigardante UTF-8-koditan esperantan TTT-pagxon uzante
Latin-3-tiparon, vi vidas la Esperanto-signojn, sed ekzemple neniujn
cirilajn signojn sampagxe. Krome pro la rebildigo la distancoj al la
najbaraj signoj ne estas gxustaj.
7. Netscape Communicator
Ofta bezono de Esperanto-tiparoj estigxas dum la legado de interretaj
pagxoj kaj diskutgrupaj artikoloj. Netscape Communicator ja permesas
difini kaj uzi multajn diversajn kodojn por rigardi diverslingvajn
dokumentojn, sed bedauxrinde gxi ne rekte subtenas Latin-3-kodon.
Anstatauxe vi povas uzi la kodon "User-defined". Por tio elektu en la
menuo "Edit Preferences", iru al la dialogo "Appearance Fonts", elektu
tie la kodon "User-defined" kaj alordigu konvenajn Latin-3-tiparojn.
Nun vi povas elekti en la menuo "View Encoding User-Defined" por legi
dokumenton koditan laux normo Latin-3.
Tamen ekzistas pagxoj, kiujn Netscape Communicator cxiam montras per
la Latin-1-tiparo. Por rigardi cxiujn pagxojn kun Latin-3-tiparo, vi
povus en la dialogo "Appearance Fonts" elekti Latin-3-tiparon por la
kodo "Western (iso-8859-1)". Tio ne estas simpla, cxar Netscape por
tiu kodo nur akceptas tiparojn, kies nomoj finigxas per "-1". Tial vi
devas aldoni kelkajn liniojn en la dosiero "fonts.alias" de la
dosierujo kun Latin-3-tiparoj. Por cxiu Latin-3-tiparo, kiun Netscape
uzu, aldonu liniojn kiel la sekvajn:
"-adobe-helvetica-medium-r-normal--8-80-75-75-p-46-iso8859-3" 3adobe-helvetica-8
"-adobe-helvetica3-medium-r-normal--8-80-75-75-p-46-iso8859-1" 3adobe-helvetica-8
Poste, vi povas alordigi la tiparon kiel "Helvetica3 (Adobe)" al la
kodo "Western (iso-8859-1)".
Bedauxrinde oni ne povas legi la esperantajn literojn en unikodaj
tekstoj. Unikodaj tekstoj estas aperigitaj tiel, ke la signoj estas
prenitaj el konvenaj okbitaj tiparoj. Tiel vi bone povas legi
cirilajn, grekajn ecx cxinajn literojn, sed pro la nesuficxa subteno
de Latin-3 anstataux supersignaj literoj vi vidas nur demandosignon
:-(
Cetere mi rimarkis eraron en Netscape Communicator 4.0x Se oni legas
diskutgrupon, oni komence ne vidas Esperanto-signojn, kvankam kiel
kutima kodo estas elektita "User-Defined". Sed post elekto de iu alia
kodo kaj posta reelekto de la kodo "User-Defined" vi vidas la e-ajn
signojn.
8. Xterm
Por vidi esperantajn signojn en Xterm, vi povas meti la sekvan linion
en la dosieron ~/.Xresources:
xterm*font: <tiparnomo>
Kiel <tiparnomo>n donu iun konvenan Latin-3-tiparon. (t.e. unu el la
nomoj ricevitaj per xlsfonts -fn *iso8859-3).
Aux voku Xterm rekte tiel:
xterm -fn <tiparnomo>
Tio funkcias ankaux en kelkaj aliaj programoj, ekz. en Emakso. Se vi
ofte bezonas jen vian nacian jen Latin-3an kodon, estas rekomendinde
difini alinomon en .bashrc:
alias eterm='xterm -fn fixed-l3' # simile por aliaj programoj
9. Redaktiloj
9.1. Redaktiloj kun Latin-3/Unikod-subteno
Redaktiloj, kiuj kapablas trakti Latin-3 kaj/aux Unikodon estas la Vi-
variantoj Vim kaj Elvis kaj redaktiloj Yudit, Wily
<http://www.cs.su.oz.au/~gary/wily/>, Sam <http://plan9.bell-
labs.com/plan9/unixsrc/>, SSam
<http://www.westley.demon.co.uk/src/ssam-1.9.tar.gz>. UTF-respekta
pakajxo de regulaj esprimoj estas cxe
http://www.westley.demon.co.uk/src/libutf-2.10.tar.gz
<http://www.westley.demon.co.uk/src/libutf-2.10.tar.gz>, kiun ekzemple
bezonas SSam.
Pli da informoj pri Wily kaj Sam vi trovas ankaux en la arhxivo de
posxtlisto pri Wily
<http://wwwtios.cs.utwente.nl/archive/wilyfans/threads.html>.
Al Emakso ni dedicxas apartan cxapitron.
9.2. Vi (Elvis, Vim)
Kun la Vi-variantoj Vim kaj Elvis en la aktualaj versioj vi povas
senprobleme uzi la samajn latin-3-tiparojn kiel kun Xterm.
Se vi lancxas ilin en propra fenestro, uzu la elekton -fn <tiparnomo>:
elvis -fn fixed-l3
vim -g -fn fixed-l3
Por tajpi esperantajn signojn, vi povas aux uzi la metodon laux la 3a
cxapitro aux uzi la sekvajn difinojn:
digraph G^ X
digraph g^ x
digraph H^ &
digraph h^ 6
digraph J^ ,
digraph j^ <
digraph C^ F
digraph c^ f
digraph S^ ^
digraph s^ ~
digraph U^ ]
digraph u^ }
set digraph
Metu tiujn difinojn en dosieron, ekz. ~/.elvis.lat3 kaj lancxu:
elvis -fn fixed-l3 +source~/.elvis.lat3
Nun vi povas tajpi ekz. la literon gx per la klavoj ^Kg^ (Ctrl-k g
cirkumflekso) aux cirkumflekso, retropasxo, g.
Vim <http://www.math.fu-berlin.de/~guckes/vim/> kaj Elvis
<ftp://ftp.cs.pdx.edu/pub/elvis/README.html> vi trovas jen ankaux en
Interreto.
10. Redakti per Emakso (Emacs)
10.1. Emakso 19.34
10.1.1. Vidi E-signojn
Por vidi E-signojn en Emakso, vi devas certigi, ke Emakso uzas
Latin-3-tiparon. Tion vi povas atingi per aldono de la sekva linio en
la dosiero ~/.Xdefaults:
Emacs.font: <tiparnomo>
Kiel <tiparnomo>n indiku iun konvenan Latin-3-tiparon.
Same kiel cxe Xterm kaj kelkaj aliaj programoj funkcias:
emacs -fn <tiparnomo>
10.1.2. Tajpi
Se vi uzas Emakson sub X-fenestroj vi per la solvo realigita sub
cxapitro 3 bone povas tajpi. Sed ekzistas alia alternativo, la moduso
"iso-accents-mode". Por instrui al tiu moduso la lingvon Esperanto,
aldonu tauxgajn difinojn en la dosiero iso-acc.el.
("esperanto"
(?^ (?C . ?\306) (?G . ?\330) (?H . ?\246) (?J . ?\254)
(?S . ?\336) (?U . ?\335) (?c . ?\346) (?g . ?\370)
(?h . ?\266) (?j . ?\274) (?s . ?\376) (?u . ?\375))
(?' (?C . ?\306) (?G . ?\330) (?H . ?\246) (?J . ?\254)
(?S . ?\336) (?U . ?\335) (?c . ?\346) (?g . ?\370)
(?h . ?\266) (?j . ?\274) (?s . ?\376) (?u . ?\375))
)
La sintakson divenu de la jam enhavitaj lingvoj, gxi iom varias en la
diversaj Emaks-versioj. La supra ekzemplo difinas la esperantosignojn
por la kombinoj ^+<litero> kaj '+<litero>. Poste kompilu la dosieron
al iso-acc.elc. Ekde nun vi povas funkciigi viajn tajperojn per la
komandoj:
M-x iso-accents-mode
M-x iso-accents-customize
language: Esperanto
Atentu, ke se la cirkumflekso cxe vi estas senpasxa klavo (t.e. gxi
aperas nur post premo de ^(cirkumflekso) kaj alia klavo), vi ne povas
uzi gxin en tiu Emaks-moduso, anstatauxe uzu alian signon, ekz. '+c
por tajpi cx. Kelkaj ecx tajpas c+x por cx.
Por pli facile atingi tiun tajpmoduson, metu la sekvajn liniojn en la
dosieron ~/.emacs:
(defun esperanto-mode ()
(interactive)
(iso-accents-mode)
(iso-accents-customize "esperanto")
)
(global-set-key "\C-ce" 'esperanto-mode)
Poste per premo de C-c e (t.e. Ctrl+c e) vi trovigxas en Esperanto-
moduso. Estus avantagxe, difini ankaux tian klavmallongigon por
reatingi normalan moduson.
10.2. Emakso 20.* kaj MULE
notoj: Pri tiuj Emakso-variantoj Lee Sau Dan donis la sekvajn
indikojn:
Emakso 20.* kaj MULE normale povas trovi la tauxgajn tiparojn, se ili
jam estas instalitaj en la X-servilo aux tiparserviloj.
Emakso 20.* povas montri latin-3-literojn se vi uzas gxin sur teksta
ekrano kun funkciigita latin-3-a tiparo. Informu Emakson pri tio per
la klavpremoj:
C-x C-m t iso-8859-3 RET
Por tajpado de Esperantosignoj, klavu unu el:
C-u C-\ esperanto-postfix
C-u C-\ esperanto-prefix
C-u C-\ esperanto-alt-postfix
Utilas ankaux
M-x set-language-environment latin-3 RET
aux se vi ofte bezonas tion, metu en .gnu-emacs ekzemple:
(set-language-environment "latin-3")
(setq default-input-method "esperanto-postfix")
11. Retposxto per Xfmail 1.3
Xfmail estas retposxtprogramo kun plena MIME-subteno. Oni agordas
gxin ene de la grafika surfaco. Sub la menuo "Misc" vi povas elekti
diversajn menupunktojn por la konfigurado.
La menupunkto "Appearance" kondukas al listo, kie oni povas rilatigi
kodojn kaj tiparojn. Unue premu "Add" kaj indiku la plenan nomon de
latin-3-tiparo. Ekz.
-adobe-helvetica-medium-r-normal--12-120-75-75-p-67-iso8859-3
La tiparnomo nun aperas en la maldekstra listo. Por rilatigi gxin al
la kodo "iso-8859-3" vi devas unue elekti tiun kodon en la dekstra
listo kaj poste elekti la tiparon en la maldekstra listo. Nun premu
"OK".
Xfmail enhavas internan redkatilon per kies menuo "Language" vi povas
elekti la gxustan kodon.
Se vi volas uzi eksteran redaktilon vi povas iri per la menupunkto
"Config Misc" kaj la butono "View/Edit" al pagxo, kie vi povas indiki
gxin, ekzemple per:
elvis -fn <tiparnomo> +source~/.elvis.lat3
Jen vi trovas Xfmail
<http://Burka.NetVision.net.il/xfmail/xfmail.html> en la reto.
Atentu ankoraux alian aferon. Estas ne cxiam facile sendi okbitan
mesagxon. Cxar kelkaj serviloj ankoraux funkcias sepbite kaj simple
ignoras la okan biton tiel, ke viaj E-literoj farigxas iuj aliaj
signoj. Se vi tamen volas sendi okbite kaj uzas lokan Sendmail, vi
startu gxin kun la elekto -B8BITMIME.
Por trasendi okbitajn mesagxojn tra sepbitaj medioj ekzistas la normo
"quoted printable". Tiu rekodas okbitajn signoj per signaro =NN, cxe
kio NN estas la kodero de la signo. Mi rekomendas ensxalti tiun
rekodon. Per la menupunkto "Config Display" kaj la butono "Charsets"
vi povas aperigi pagxon, kiu ebligas ensxalti "Quoted-printable" kaj
ankaux elekti la kodon, kiun XFMail automate ensxaltu, kiam vi skribas
novan mesagxon aux respondas al retmesagxo.
12. Diskutgrupoj per Knews
Knews (Karl's threaded newsreader for X) estas legilo por
diskutgrupoj, kiu kapablas rekoni kaj skribi gxustajn MIME-kapliniojn
pri la signokodo. Por uzi Latin-3 oni devas aldoni kelkajn liniojn al
la agordaj dosieroj.
Dum la instalo de Knews, la dosiero Knews.ad estas kopiata el la
fontdosierujo al /usr/X11R6/lib/X11/app-defaults/Knews.
Aldonu en tiu dosiero la sekvajn liniojn:
Knews.iso-8859-3.bodyFont: \
-*-helvetica-medium-r-normal-*-*-120-*-*-*-*-iso8859-3
Knews.iso-8859-3.quoteFont: \
-*-helvetica-medium-r-normal-*-*-120-*-*-*-*-iso8859-3
Knews.iso-8859-3.headerFont: \
-*-helvetica-medium-r-normal-*-*-120-*-*-*-*-iso8859-3
Knews.editCommand: elvis +%i %s -fn fixed-l3 +source~/.elvis.lat3
Anstataux Elvis vi povas ankaux uzi ekzemple Emakson kiel redaktilo.
Por povi legi ankaux esperantajn afisxojn kun malgxusta kaplinio pri
kodo aux koditajn laux UTF-8, estas avantagxe aldoni sub
Knews.baseTranslations: #override \n\
la linion:
c <Key> e: mime-hack(text/plain, 8bit) \n\
c s <Key> u: mime-hack(text/utf8, 8bit) \n\
Atentu, la \n\, kiu finu cxiun linion en la alineo krom la lastan.
Nun per Ctrl-e oni povas sxalti en cxiu afisxo al la implicita kodo.
Per Ctrl-Shift-u vi povas sxalti al la MIME-tipo text/utf8. Cxar
Knews ne scias trakti gxin, gxi demandas Metamail kaj montras la
tekston kiel difinita en /etc/mailcap. En la sekcio pri Metmail ni
difinis, ke text/utf8 estu konvertata al Latin-3. Tial sxangxu ankaux
la linion pri Knews.copiousoutput al:
Knews.copiousOutput: exec xterm \
-fn 'fixed-l3' -e /bin/sh -c '(%C) | less'
Anstataux fixed-l3 enmetu la de vi preferatan Latin-3-tiparon.
La implicitan kodon (uzatan cxe Ctrl-e) oni difinas en la dosiero
~/.knews/config-* (* estas la uzata diskutgrupa servilo. Tiu dosiero
estas auxtomate kreata cxe la unua lancxo de Knews. Aldonu la sekvan
linion:
*esperanto*defaultCharset: iso-8859-3
Nun en cxiu diskutgrupo, kiu enhavas la nomon "esperanto", estas uzata
la kodo Latin-3 kiel implicita.
Jen vi trovas Knews <http://www.matematik.su.se/~kjj/> en Interreto.
13. TeX / LaTeX
Por produkti la supersignajn literojn en TeX, vi normale tajpas:
\^C \^c \^G \^g \^H \^h \^J \^{\j} \^S \^s \u{U} \u{u}
La \j cetere estas 'j' sen la punkto. Tamen, se vi skribas longajn
tekstojn, estas iom tede skribi tiujn ordonojn. Do estas avantagxe
krei dosieron esperanto.sty kun la sekva enhavo:
\let\mathcaret=^
\def\esperantocaret#1{
\ifx#1u\u{#1}\else
\ifx#1U\u{#1}\else
\ifx#1j\^{\j}\else
\^{#1}\fi\fi\fi
}
\catcode`\^=\active
\def^{\ifmmode\let\next\mathcaret
\else\let\next\esperantocaret
\fi\next}
Tio permesas skribi ^C ^c ... ^U ^u por la esperantaj literoj. Iom
komplikas la aferon, ke la signo ^ estas ankaux uzata por supraj
indicoj en la matematika moduso, t. e. por matematikaj formuloj. Do vi
ne povas uzi tiujn mallongigojn en formuloj ekzemple. (Pro tio ankaux
la konfuzigaj linioj kun "mathcaret" en la supraj difinoj)
Tamen la supra solvo povas kauxzi diversajn problemojn kun makrooj aux
en matematikaj formuloj. Pro tio Albert Reiner sendis al mi pli bonan
solvon, kiu uzas la grado-signon anstataux la tegmenteto:
\gdef\espon{\catcode`\*\active\relax}%
\gdef\espoff{\catcode`\*12\relax}%
%
{%
\catcode`\@11 % por kasxi kelkajn makrojn
\espon % ensxalti Esperanton por la difinoj
\gdef*{\relax\esper@nto}%
\gdef\esper@nto#1{%
\ifx #1C\^C%
\else\ifx #1c\^c%
\else\ifx #1G\^G%
\else\ifx #1g\^g%
\else\ifx #1H\^H%
\else\ifx #1h\^h%
\else\ifx #1J\^J%
\else\ifx #1j\^\j%
\else\ifx #1S\^S%
\else\ifx #1s\^s%
\else\ifx #1U\u U%
\else\ifx #1u\u u%
\fi\fi\fi\fi\fi\fi\fi\fi\fi\fi\fi\fi}%
}%
\espon % ensxalti Esperanton
(rim.: En la supra ekzemplo anstatauxigu la steleton * per la
gradosigno . La sintakso de la SGML-dokumenttipo ne traktas
gradosignon en tiu loko gxuste.)
Se vi ebligis la uzadon de Latin-3 en via sxatata redaktilo, vi povas
ankaux rekte traduki la Latin-3-kodojn al la esperantaj signoj:
\catcode`\cx=\active \defcx{\^c}
\catcode`\gx=\active \defgx{\^g}
\catcode`\hx=\active \defhx{\^h}
\catcode`\jx=\active \defjx{\^\j}
\catcode`\sx=\active \defsx{\^s}
\catcode`\ux=\active \defux{\u u}
\catcode`\Cx=\active \defCx{\^C}
\catcode`\Gx=\active \defGx{\^G}
\catcode`\Hx=\active \defHx{\^H}
\catcode`\Jx=\active \defJx{\^J}
\catcode`\Sx=\active \defSx{\^S}
\catcode`\Ux=\active \defUx{\u U}
Noto: En la supra ekzemplo vi devas anstatauxigi la esperantajn
literojn cx ... Ux en cxiu linio kaj maldekstre kaj dekstre per la
gxustaj literoj laux Latin-3-kodo.
Cetere pli ampleksa dosiero esperant.sty estas enhavata en la Babel-
pakajxo por LaTeX2e. Simple kontrolu per locate esperant, cxu gxi eble
jam estas instalita cxe vi. Gxi ekzemple ankaux kreas esperantajn
titolojn en la enhavtabelo kaj indeksoj.
Por uzi la pakajxon, tajpu
sub TeX:
\input{esperant.sty}
sub LaTeX:
\usepackage[esperanto]{babel}
Ioma problemo estas, ke en tiparoj aliaj ol la normala "Computer
Modern" ne trovigxas la senpunkta j. Por kasxi la punkton super j
ekzistas dosiero dotlessj.sty <ftp://ftp.tex.ac.uk/tex-
archive/macros/latex/contrib/supported/carlisle/dotlessj.sty>.
Detalaj informoj pri gxi trovigxas cxe Edmundo
<http://www.rano.demon.co.uk/dotlessj.html>.
14. Esperanto-subteno en internaciigitaj programoj
Kelkaj Gnu-programoj kaj aliaj estas internaciigitaj. T.e. iliaj
mesagxoj povas aperi en diversaj lingvoj. Tamen la Esperanto-tradukoj
de tiuj programoj nur nun estas komencataj. Sed ja vi povas kontroli,
cxu en via sistemo ekzistas dosierujo /usr/share/locale/eo aux cxu cxe
la fontdistribuoj de viaj programoj estas iuj dosieroj po/eo.po. Se
jes, la programoj kapablas montri esperantajn mesagxojn. Por vidi
tiujn mesagxojn, vi devas difini la variablon LANG aux LANGUAGE en la
cxirkauxajxo de la programo.
Por unuopa ordono vi povas ekzemple tajpi tiel:
LANG=eo <programo>
Aux vi povas dauxre difini la preferatajn lingvojn, se vi metas en
vian startskripton ion kiel
export LANG=eo:de:en # en bash
setenv LANG eo:de:en # en tcsh
Tio signifas: lauxeble uzu Esperanton, alikaze la germanan lingvon,
aux se ankaux tiu ne estas subtenata de la programo, uzu la anglan.
Forumo por la adaptado de linuksaj programoj al Esperanto cetere estas
la retposxtlisto eo@li.org, al kiu vi povas aligxi per sendo de la
vorto subscribe en la korpo de mesagxo al eo-request@li.org.
15. Esperanto-signoj en HTML-tekstoj
Vi povas uzi la Latin-3-koderojn por montri E-signojn en HTML-teksto.
La normo volas, ke tiukaze vi metu la sekvan linion en la kapon
(<head>...</head>) de via dosiero:
<meta http-equiv="Content-type" content="text/html; charset=ISO-8859-3">
Bedauxrinde Netscape Communicator kaj eble ankaux aliaj TTT-legiloj
misinterpretas tiun linion kaj malhelpas, ke ecx per via "User-
defined"-kodo vidigxos E-signoj. Alikaze en TTT-legiloj kiuj bone
atentas la normon (ekz. Kfm), vi vidas la esperantaj signojn nur, se
tiu linio trovigxas en la dosiero.
Pri kodado per Unikodo, legu la informpagxon cxe Aaron Irvine
<http://www.cs.qub.ac.uk/~AD.Irvine/lat3.html>. Pro la problemoj de
Netscape Communicator rilate al E-signoj en Unikodo ni malrekomendas
la uzon de Unikodo en pure esperantaj HTML-tekstoj. Por multlingvaj
tekstoj eble ne ekzistas pli tauxga alternativo. Sed por Esperanto uzu
prefere Latin-3 ankoraux iom da tempo.