old-www/HOWTO/Esperanto-HOWTO-3.html

71 lines
2.4 KiB
HTML

<!DOCTYPE HTML PUBLIC "-//W3C//DTD HTML 3.2 Final//EN">
<HTML>
<HEAD>
<META NAME="GENERATOR" CONTENT="SGML-Tools 1.0.9">
<TITLE>Linux-Esperanto-HOWTO: Konzolo (teksta moduso)</TITLE>
<LINK HREF="Esperanto-HOWTO-4.html" REL=next>
<LINK HREF="Esperanto-HOWTO-2.html" REL=previous>
<LINK HREF="Esperanto-HOWTO.html#toc3" REL=contents>
</HEAD>
<BODY>
<A HREF="Esperanto-HOWTO-4.html">Next</A>
<A HREF="Esperanto-HOWTO-2.html">Previous</A>
<A HREF="Esperanto-HOWTO.html#toc3">Contents</A>
<HR>
<H2><A NAME="s3">3. Konzolo (teksta moduso)</A></H2>
<P>Latin-3-tiparojn por la teksta moduso vi trovas sub
la nomoj /usr/lib/kbd/consolefonts/iso03.f??
Por funkciigi unu el ili tajpu ekzemple:
<BLOCKQUOTE><CODE>
<PRE>
setfont iso03.f16
</PRE>
</CODE></BLOCKQUOTE>
<P>Konzolaj tiparoj havas aux 256 aux 512 tipojn, tamen tiparo povas
havi, kaj prefere havu, unikodan indekson. La oficiala loko por
konzolaj tiparoj estas /usr/share/consolefonts, sed multaj distribuoj
ankoraux uzas /usr/lib/kbd/consolefonts. Utila tiparo estas ekzemple
<CODE>LatArCyrHeb-16.psf</CODE>, kiu enhavas multajn literojn el pluraj
alfabetoj, inkluzive de la esperantaj literoj. Por funkciigi tiun
tiparon tajpu:
<BLOCKQUOTE><CODE>
<PRE>
setfont LatArCyrHeb-16.psf
</PRE>
</CODE></BLOCKQUOTE>
<P>Konzolo povas funkcii per UTF-8 aux per okbita signaro, kaj eblas
sxalti inter la du modusoj per eskapokodoj. Por sxalti al la
UTF-8-moduso tajpu:
<BLOCKQUOTE><CODE>
<PRE>
echo -e '\033%G'
</PRE>
</CODE></BLOCKQUOTE>
<P>Poste la konzolo komprenos UTF-8, do eblos ekzemple legi
diverslingvajn TTT-pagxojn en UTF-8 per <CODE>lynx</CODE>.
<P>Por sxalti al la okbita moduso tajpu:
<BLOCKQUOTE><CODE>
<PRE>
echo -e '\033%@'
</PRE>
</CODE></BLOCKQUOTE>
<P>En tiu okazo vi devas ankaux difini la uzatan 8-bitan signaron.
Bedauxrinde, en la nuna momento, la komandoj por tion fari estas
diversaj, depende de la linuks-distribuo. Sercxu, cxu vi havas
komandon <CODE>consolechars</CODE>, kaj cxu vi havas dosieron sub la nomo
<CODE>/usr/share/consoletrans/iso03*</CODE>. Eventuale vi devas
aktualigi vian pakon <CODE>kbd</CODE> aux anstatauxigi gxin per
<CODE>console-tools</CODE>.
<P>Vian preferatan solvon vi kompreneble aldonu en via startskripto
por ne cxiam devi tajpi gxin.
<P>
<P>
<P>
<HR>
<A HREF="Esperanto-HOWTO-4.html">Next</A>
<A HREF="Esperanto-HOWTO-2.html">Previous</A>
<A HREF="Esperanto-HOWTO.html#toc3">Contents</A>
</BODY>
</HTML>