LDP/LDP/howto/linuxdoc/Esperanto-HOWTO.sgml

942 lines
32 KiB
Plaintext

<!doctype linuxdoc system>
<article>
<title>Linux-Esperanto-HOWTO
<subtitle>Kelkaj helpindikoj por uzi Esperanton sub Linukso
<author>
Kompilita de Wolfram Diestel (<tt><htmlurl
name="wolfram@steloj.de"
url="mailto:wolfram@steloj.de"></tt>) helpita de aliaj.
<date>v1.30, August 1999
<toc>
<sect>Antauxvortoj kaj dankoj
<p>
Cxar tiu cxi teksto estas verkita per linuxdoc-sgml, gxi ne
povas uzi esperantajn signojn.
<p>
La avantagxo estas, ke la
teksto aperas en la HOWTO-kolekto (anstataux en la
mini-HOWTO-kolekto)
kaj estas havebla en pluraj formoj (teksto, TTT-teksto,
Postskript-teksto, k.a.)
<p>
La malavantagxo estas, ke mi devas
kodi la esperantajn signojn per la x-maniero kaj el tio
povus estigxi miskomprenoj cxe la agordekzemploj.
Nu, mi provas rimarkigi tion cxe la koncernaj lokoj.
<p>
Solvojn kaj gravajn informojn donis: Eduard Werner (Emakso 19.34, TeX),
Marko Rauhamaa (xmodmap, TeX, mailcap), Edmund Grimley Evans
(TeX, konzolo), Lee Sau Dan (setfont, Emakso 20, MULE, TeX),
Richard Hable (Vi, Xfmail, Knews, Netscape), Albert Reiner (TeX)
kaj Axel Belinfante (Wily, Sam).
Dankon al ili kaj cxiuj aliaj, kiuj helpis kompili tiun cxi
dosieron.
<p>
Aktuala versio de tiu cxi dokumento trovigxas cxiam sub
<url
url="http://www.uni-leipzig.de/esperanto/texte/bibl/kielfari/kielfari.sgml"
name="kielfari.sgml">,
<url
url="http://www.uni-leipzig.de/esperanto/texte/bibl/kielfari/kielfari.html"
name="kielfari.html">.
<sect>Kodoj
<p>
Ekzistas tri internaciaj normoj por signokodoj, kiuj enhavas la
esperantajn signojn, la du kutime uzataj estas
ISO-8859-3 (Latin-3) kaj Unikodo (Unicode).
La unua normo estas por okbitaj signoj kaj la dua por
deksesbitaj. Por povi transporti unikodajxojn tra okbitaj
kaj sepbitaj medioj ekzistas la kodoj UTF-8 kaj UTF-7.
<p>
Cxar Unikodo samtempe difinas koderojn por
la signoj de cxiuj lingvoj de la mondo, gxi ricevas pli kaj
pli da subteno de programarproduktantoj.
<p>
Alie ol ekz. Vindozo NT, Linukso interne uzas okbitajn
kodojn. Subteno de Unikodo precipe estas en sistemkomponentoj,
kiuj zorgas pri eligado de tekstoj sur la ekrano aux kiuj
rilatas al intersxangxo de informoj kun la ekstera mondo.
Do estas iom da Unikodo en la konzolo, iom da en X-fenestroj,
iom da en la traktado de informoj venantaj per retposxto aux el
TTT kaj iom da rilate al dosiersistemoj de KKDoj
(Joliet-dosiersistemo). Ofte tiuj komponentoj uzas la okbitan
unikodformon UTF-8.
<p>
Cxar la subteno de Unikodo en Linukso estas iom malkohera,
gxenerale oni preferas ISO-8859-3. Sed supozeble la premisoj
sxangxigxos gxis la fino de 1999.
<p>
Ampleksajn informojn pri la unuopaj kodoj kun E-signoj
en internaciaj normoj kaj en specialaj programoj, vi
trovas cxe <url
url="http://www.rano.demon.co.uk/esperanto-kodoj.html"
name="Edmundo">.
<p>
Foje vi bezonas la eblecon konverti esperantajn tekstojn
de UTF-8 al Latin-3. Por tio vi povas uzi la sekvan
Perl-programeton.
<tscreen><verb>
#!/usr/bin/perl
while (<>) {
s/\304\210/\306/g;
s/\304\211/\346/g;
s/\304\234/\330/g;
s/\304\235/\370/g;
s/\304\244/\246/g;
s/\304\245/\266/g;
s/\304\264/\254/g;
s/\304\265/\274/g;
s/\305\234/\336/g;
s/\305\235/\376/g;
s/\305\254/\335/g;
s/\305\255/\375/g;
print;
};
</verb></tscreen>
Por konverti en la alia direkto, intersxangxu la du
kolumnojn inter /../../.
<p>
Por presi Latin-3ajn tekstojn vi povas uzi <url
url="http://www.geocities.com/ResearchTriangle/Node/7900/texprL3.html"
name="solvon de Albert Reiner">.
Temas pri simpla programeto en Perl uzanta TeX-on por la presado.
<p>
Pro kompleteco tie cxi ni donas ankoraux la koderojn
de la E-signoj laux la plej vastigxintaj normoj. UTF-8,
kiu kodas unikodajn signojn per okbitaj koderoj,
estas ekzemple uzata en HTML-pagxoj.
<sect1>koderoj deksesume
<p>
<tscreen><verb>
litero Latin-3 Unikodo UTF-8
-----------------------------
Cx C6 0108 C4 88
cx E6 0109 C4 89
Gx D8 011C C4 9C
gx F8 011D C4 9D
Hx A6 0124 C4 A4
hx B6 0125 C4 A5
Jx AC 0134 C4 B4
jx BC 0135 C4 B5
Sx DE 015C C5 9C
sx FE 015D C5 9D
Ux DD 016C C5 AC
ux FD 016D C5 AD
</verb></tscreen>
<sect1>koderoj dekume
<p>
<tscreen><verb>
litero Latin-3 Unikodo UTF-8
-------------------------------
Cx 198 0264 196 136
cx 230 0265 196 137
Gx 216 0284 196 156
gx 248 0285 196 157
Hx 166 0292 196 164
hx 182 0293 196 165
Jx 172 0308 196 180
jx 188 0309 196 181
Sx 222 0348 197 156
sx 254 0349 197 157
Ux 221 0364 197 172
ux 253 0365 197 173
</verb></tscreen>
<sect1>koderoj okume
<p>
<tscreen><verb>
litero Latin-3 Unikodo UTF-8
-------------------------------
Cx 306 0410 304 210
cx 346 0411 304 211
Gx 330 0434 304 234
gx 370 0435 304 235
Hx 246 0444 304 244
hx 266 0445 304 245
Jx 254 0464 304 264
jx 274 0465 304 265
Sx 336 0534 305 234
sx 376 0535 305 235
Ux 335 0554 305 254
ux 375 0555 305 255
</verb></tscreen>
<sect>Konzolo (teksta moduso)
<p>
Latin-3-tiparojn por la teksta moduso vi trovas sub
la nomoj /usr/lib/kbd/consolefonts/iso03.f??
Por funkciigi unu el ili tajpu ekzemple:
<tscreen><verb>
setfont iso03.f16
</verb></tscreen>
<p>
Konzolaj tiparoj havas aux 256 aux 512 tipojn, tamen tiparo povas
havi, kaj prefere havu, unikodan indekson. La oficiala loko por
konzolaj tiparoj estas /usr/share/consolefonts, sed multaj distribuoj
ankoraux uzas /usr/lib/kbd/consolefonts. Utila tiparo estas ekzemple
<tt>LatArCyrHeb-16.psf</tt>, kiu enhavas multajn literojn el pluraj
alfabetoj, inkluzive de la esperantaj literoj. Por funkciigi tiun
tiparon tajpu:
<tscreen><verb>
setfont LatArCyrHeb-16.psf
</verb></tscreen>
<p>
Konzolo povas funkcii per UTF-8 aux per okbita signaro, kaj eblas
sxalti inter la du modusoj per eskapokodoj. Por sxalti al la
UTF-8-moduso tajpu:
<tscreen><verb>
echo -e '\033%G'
</verb></tscreen>
<p>
Poste la konzolo komprenos UTF-8, do eblos ekzemple legi
diverslingvajn TTT-pagxojn en UTF-8 per <tt>lynx</tt>.
<p>
Por sxalti al la okbita moduso tajpu:
<tscreen><verb>
echo -e '\033%@'
</verb></tscreen>
<p>
En tiu okazo vi devas ankaux difini la uzatan 8-bitan signaron.
Bedauxrinde, en la nuna momento, la komandoj por tion fari estas
diversaj, depende de la linuks-distribuo. Sercxu, cxu vi havas
komandon <tt>consolechars</tt>, kaj cxu vi havas dosieron sub la nomo
<tt>/usr/share/consoletrans/iso03*</tt>. Eventuale vi devas
aktualigi vian pakon <tt>kbd</tt> aux anstatauxigi gxin per
<tt>console-tools</tt>.
<p>
Vian preferatan solvon vi kompreneble aldonu en via startskripto
por ne cxiam devi tajpi gxin.
<sect>Metamail
<p>
La programeto Metamail estas uzata de aliaj programoj,
aparte retposxtaj kaj diskutgrupaj legiloj,
se ili ne scias trakti iun MIME-tipon. En la dosiero
<tt>/etc/mailcap</tt> trovigxas informoj, kiel montri tiajn
MIME-tipojn. Por povi legi tekstojn koditajn laux
UTF-8, ni aldonos la sekvajn du liniojn al la dosiero
<tt>/etc/mailcap</tt>:
<tscreen><verb>
text/plain; /plena/pado/al/utf8-l3 %s; \
test=test "`echo %{charset} | tr '[A-Z]' '[a-z]'`" = utf-8;\
copiousoutput
text/utf8; /plena/pado/al/utf8-l3 %s; copiousoutput
</verb></tscreen>
La duan linion ni aldonis, cxar kelkaj programoj provas mem trakti
mesagxojn en la formo text/plain, ecx se ili ne havas tauxgan
tiparon por gxi, ekzemple cxe
<tt>Content-Type: text/plain; charset="utf-8"</tt>.
<p>
La programeto <tt>utf8-l3</tt> trovigxas en la 2a cxapitro "Kodoj".
<sect>X-fenestra sistemo
<sect1>Tiparoj
<p>
Por trovi Latin-3-tiparojn kaj rilatajn informojn por la
X-fenestra sistemo vi rigardu en <url
url="http://www.esperanto.net/veb"
name="la Virtuala Esperanto-Biblioteko"> - sub la rubriko &dquot;Komputadaj fakoj&dquot;.
<p>
Cxe la tiparoj vi trovas indikojn kiel instali ilin.
Per:
<tscreen><verb>
xlsfonts -fn *iso8859-3
</verb></tscreen>
<p>
vi povas kontroli cxu la tiparoj (sukcese) estas instalitaj en
via sistemo. La proporciaj <it>Adobe</it>-tiparoj bone tauxgas por
vidado en Communicator, Knews, Xfmail...).
Por Xterm kaj la Vi-variantoj vi uzu la tiparojn de Alain Fagot.
<p>
La plej multajn X-ajn programojn vi povas voki tiel:
<tscreen><verb>
<programo> -fn <tiparnomo>
</verb></tscreen>
por ke ili uzu la tiparon <it>tiparnomo</it>.
<p>
Alternativo al la supre menciitaj tiparoj estas la uzado de
<it>TrueType</it>-tiparoj. Por tiuj
tiparoj, originale uzataj de Vindozo kaj Makintosho ekzistas
biblioteko <it>FreeType</it>, kiu permesas uzi ilin ankaux kun Linukso.
Surbaze de tiu biblioteko ekzistas du tiparserviloj <it>xfstt</it>
kaj <it>xfsft</it>, kiuj servas <it>TrueType</it>-tiparojn al X-fenestroj.
La necesajn <it>TrueType</it>-tiparojn vi povas aux preni el ekzistanta
Vindozo 9x/NT-instalo aux ekzemple de la <url name="mikrosofta servilo"
url="http://www.microsoft.com/">. Atentu, ke vi bezonas unikodajn
<it>TrueType</it>-tiparojn. La okbitaj normale ne enhavas la esperantajn
signojn aux en maltauxgaj lokoj. Unikodaj estas ekz. la kutimaj
<it>Courier New</it>, <it>Arial</it>, <it>Times New Roman</it>
kaj <it>Lucida Sans Unicode</it>.
<sect2>xfstt
<p>
<url name="Xfstt" url="ftp://sunsite.unc.edu/pub/Linux/X11/fonts/">
estas relative simple instalebla solvo, kiu tamen havas la
malavantagxon, ke gxi ne realigas la tutan norman tiparservan
protokolon.
<p>
Normale xfstt uzas Unikodon, kies unuaj 256 signoj estas la
samaj kiel cxe ISO-8859-1. Ekde la versio 0.9.8 oni povas
rebildigi la unikodajn signojn al aliaj kodoj. Ekzemple per
la komandlinio:
<tscreen><verb>
xfstt --encoding iso8859-3,koi8-r,windows-1251
</verb></tscreen>
<sect2>xfsft
<p>
<url name="Xfsft" url="ftp://ftp.dcs.ed.ac.uk/pub/jec/programs/xfsft/">
estas pli norma, sed pli malfacile instalebla solvo. Gxi estas fliko
por X-fenestroj. Do oni devas elpaki la fontaron de X, poste fliki
gxin per xfsft kaj rekompili. Por Linux ankaux ekzistas jam
kompilita versio. La programon Xfs (X-Font-Server) vi plej konvene
lancxas en propra &dquot;init&dquot;-skripto.
La tiparojn oni poste instalas same kiel aliajn X-tiparojn.
<p>
Same kiel cxe xfstt oni povas servi unikodan
tiparon laux diversaj kodoj.
Ekzemple la linioj
<tscreen><verb>
arial.ttf -microsoft-arial-medium-r-normal--0-0-0-0-p-0-iso8859-1
arial.ttf -microsoft-arial-medium-r-normal--0-0-0-0-p-0-iso8859-2
arial.ttf -microsoft-arial-medium-r-normal--0-0-0-0-p-0-iso8859-3
</verb></tscreen>
en <tt>fonts.dir</tt> servas la tiparon Arial en la kodoj Latin-1,
Latin-2 kaj Latin-3.
Atentu, ke en la versio 1.0.1 estis eraro pri Latin-3, kiu en la
sekvaj versioj estas korektita.
<sect1>Tajpi E-signojn
<p>
La X-fenestro-sistemo permesas difini reagojn al klavpremoj
de la &dquot;kompona klavo&dquot; (plej ofte tiu estas difinita
kiel <tt>AltGr</tt>) plus alia klavo.
<p>
Ekzemple sur germana klavaro <tt>AltGr+q</tt> donas la signon '@'
<p>
Per la programo <tt>xmodmap</tt> oni povas difini,
ke
<tscreen><verb>
AltGr+c -> cx
AltGr+Shift+c -> Cx
...
</verb></tscreen>
<p>
Por tio metu en vian uzanto-dosierujon dosieron
&tilde;/.Xmodmap. (Ofte gxi jam estas tie kaj vi nur
bezonas modifi gxin.)
Kaj aldonu la sekvajn liniojn:
<tscreen><verb>
keycode 54 = C NoSymbol AE
keycode 42 = G NoSymbol Ooblique
keycode 43 = H NoSymbol paragraph brokenbar
keycode 44 = J NoSymbol onequarter notsign
keycode 39 = S NoSymbol Thorn
keycode 30 = U NoSymbol Yacute
</verb></tscreen>
<p>
Ne cxiuj programoj gxuste traktas tion. Alia ebleco (vi povas
uzi ambaux variantojn samtempe) do estas, meti la 12 esperantoliterojn
sur la 12 funkcio-klavojn:
<tscreen><verb>
keysym F1 = F1 ae
keysym F2 = F2 AE
keysym F3 = F3 oslash
keysym F4 = F4 Ooblique
keysym F5 = F5 paragraph
keysym F6 = F6 brokenbar
keysym F7 = F7 onequarter
keysym F8 = F8 notsign
keysym F9 = F9 thorn
keysym F10 = F10 Thorn
keysym F11 = F11 yacute
keysym F12 = F12 Yacute
</verb></tscreen>
<p>
Certigu, ke dum la starto de la X-fenestro-sistemo
lancxigxas la ordono <tt>xmodmap &tilde;/.Xmodmap</tt>. Normale
en /usr/X11R6/lib/X11/xinit/xinitrc jam trovigxas linioj
kiel
<tscreen><verb>
usermodmap=$HOME/.Xmodmap
if [ -f $usermodmap ]; then
xmodmap $usermodmap
fi
</verb></tscreen>
<sect>KDE
<p>
La X-fenestra labormedio KDE dekomence estas evoluigita por
uzado kun multaj lingvoj. La versioj 1.x bazigxas sur okbitaj
signokodoj. Laux la respondeculoj, de la versio 2.0 gxi interne
uzos Unikodon (fine de 1999).
<p>
La jxus aperinta versio 1.1 enhavas esperantan adapton por multaj
programoj. Vi devas elekti en la lingvoagordilo <tt>Esperanton</tt>
por vidi la menuojn, dialogojn ktp. en Esperanto. Por tio aktuale
estas uzata Latin-3.
<p>
Ekzistas ankaux iom da subteno por UTF-8. Tamen nur tiel, ke
gxi provas rebildigi la unikodajn signojn al signoj de la aktuale
uzata tiparo. Do rigardante UTF-8-koditan esperantan TTT-pagxon
uzante Latin-3-tiparon, vi vidas la Esperanto-signojn, sed ekzemple
neniujn cirilajn signojn sampagxe. Krome pro la rebildigo la
distancoj al la najbaraj signoj ne estas gxustaj.
<sect>Netscape Communicator
<p>
Ofta bezono de Esperanto-tiparoj estigxas dum la legado
de interretaj pagxoj kaj diskutgrupaj artikoloj.
Netscape Communicator ja permesas difini kaj uzi multajn
diversajn kodojn por rigardi diverslingvajn dokumentojn,
sed bedauxrinde gxi ne rekte subtenas Latin-3-kodon.
Anstatauxe vi povas uzi la kodon &dquot;User-defined&dquot;. Por tio
elektu en la menuo &dquot;Edit Preferences&dquot;, iru al la dialogo
&dquot;Appearance Fonts&dquot;, elektu tie la
kodon &dquot;User-defined&dquot; kaj alordigu
konvenajn Latin-3-tiparojn.
<p>
Nun vi povas elekti en la menuo &dquot;View Encoding User-Defined&dquot;
por legi dokumenton koditan laux normo Latin-3.
<p>
Tamen ekzistas pagxoj, kiujn Netscape Communicator cxiam montras per
la Latin-1-tiparo. Por rigardi cxiujn pagxojn kun Latin-3-tiparo, vi
povus en la dialogo &dquot;Appearance Fonts&dquot; elekti
Latin-3-tiparon por la kodo &dquot;Western (iso-8859-1)&dquot;.
Tio ne estas simpla, cxar Netscape
por tiu kodo nur akceptas tiparojn, kies nomoj finigxas per
&dquot;-1&dquot;.
Tial vi devas aldoni kelkajn liniojn en la dosiero
&dquot;fonts.alias&dquot; de la
dosierujo kun Latin-3-tiparoj. Por cxiu Latin-3-tiparo, kiun
Netscape uzu, aldonu liniojn kiel la sekvajn:
<tscreen><verb>
"-adobe-helvetica-medium-r-normal--8-80-75-75-p-46-iso8859-3" 3adobe-helvetica-8
"-adobe-helvetica3-medium-r-normal--8-80-75-75-p-46-iso8859-1" 3adobe-helvetica-8
</verb></tscreen>
<p>
Poste, vi povas alordigi la tiparon kiel &dquot;Helvetica3
(Adobe)&dquot; al la kodo &dquot;Western (iso-8859-1)&dquot;.
<p>
Bedauxrinde oni ne povas legi la esperantajn literojn en
unikodaj tekstoj. Unikodaj tekstoj estas aperigitaj tiel, ke
la signoj estas prenitaj el konvenaj okbitaj tiparoj.
Tiel vi bone povas legi cirilajn, grekajn ecx cxinajn literojn,
sed pro la nesuficxa subteno de Latin-3 anstataux supersignaj
literoj vi vidas nur demandosignon :-(
<p>
Cetere mi rimarkis eraron en Netscape Communicator 4.0x
Se oni legas diskutgrupon, oni komence ne vidas
Esperanto-signojn, kvankam kiel kutima kodo estas
elektita &dquot;User-Defined&dquot;. Sed post elekto de iu alia
kodo kaj posta reelekto de la kodo &dquot;User-Defined&dquot;
vi vidas la e-ajn signojn.
<sect>Xterm
<p>
Por vidi esperantajn signojn en Xterm, vi
povas meti la sekvan linion en la dosieron <tt>&tilde;/.Xresources</tt>:
<tscreen><verb>
xterm*font: <tiparnomo>
</verb></tscreen>
<p>
Kiel <it>&lt;tiparnomo&gt;</it>n donu iun konvenan Latin-3-tiparon.
(t.e. unu el la nomoj ricevitaj per <tt>xlsfonts -fn *iso8859-3</tt>).
<p>
Aux voku Xterm rekte tiel:
<tscreen><verb>
xterm -fn <tiparnomo>
</verb></tscreen>
<p>
Tio funkcias ankaux en kelkaj aliaj programoj, ekz. en Emakso.
Se vi ofte bezonas jen vian nacian jen Latin-3an kodon, estas
rekomendinde difini alinomon en .bashrc:
<tscreen><verb>
alias eterm='xterm -fn fixed-l3' # simile por aliaj programoj
</verb></tscreen>
<sect>Redaktiloj
<sect1>Redaktiloj kun Latin-3/Unikod-subteno
<p>
Redaktiloj, kiuj kapablas trakti Latin-3 kaj/aux Unikodon
estas la Vi-variantoj Vim kaj Elvis kaj redaktiloj Yudit,
<url name="Wily" url="http://www.cs.su.oz.au/~gary/wily/">,
<url name="Sam" url="http://plan9.bell-labs.com/plan9/unixsrc/">,
<url name="SSam"
url="http://www.westley.demon.co.uk/src/ssam-1.9.tar.gz">.
UTF-respekta pakajxo de regulaj esprimoj estas cxe
<url
name="http://www.westley.demon.co.uk/src/libutf-2.10.tar.gz"
url ="http://www.westley.demon.co.uk/src/libutf-2.10.tar.gz">,
kiun ekzemple bezonas SSam.
<p>
Pli da informoj pri Wily kaj Sam vi trovas
ankaux en la
<url name="arhxivo de posxtlisto pri Wily"
url="http://wwwtios.cs.utwente.nl/archive/wilyfans/threads.html">.
<p>
Al Emakso ni dedicxas apartan cxapitron.
<sect1>Vi (Elvis, Vim)
<p>
Kun la Vi-variantoj Vim kaj Elvis en la aktualaj versioj
vi povas senprobleme uzi la samajn latin-3-tiparojn kiel
kun Xterm.
Se vi lancxas ilin en propra fenestro, uzu la elekton
-fn &lt;tiparnomo&gt;:
<tscreen><verb>
elvis -fn fixed-l3
vim -g -fn fixed-l3
</verb></tscreen>
<p>
Por tajpi esperantajn signojn, vi povas aux uzi la metodon laux
la 3a cxapitro aux uzi la sekvajn difinojn:
<tscreen><verb>
digraph G^ X
digraph g^ x
digraph H^ &ero;
digraph h^ 6
digraph J^ ,
digraph j^ <
digraph C^ F
digraph c^ f
digraph S^ ^
digraph s^ ~
digraph U^ ]
digraph u^ }
set digraph
</verb></tscreen>
<p>
Metu tiujn difinojn en dosieron, ekz. <tt>&tilde;/.elvis.lat3</tt> kaj
lancxu:
<tscreen><verb>
elvis -fn fixed-l3 +source~/.elvis.lat3
</verb></tscreen>
<p>
Nun vi povas tajpi ekz. la literon gx per la klavoj
&circ;Kg&circ; (Ctrl-k g cirkumflekso) aux cirkumflekso, retropasxo, g.
<p>
<url url="http://www.math.fu-berlin.de/&tilde;guckes/vim/" name="Vim">
kaj <url url="ftp://ftp.cs.pdx.edu/pub/elvis/README.html"
name="Elvis">
vi trovas jen ankaux en Interreto.
<sect>Redakti per Emakso (Emacs)
<p>
<sect1>Emakso 19.34
<sect2>Vidi E-signojn
<p>
Por vidi E-signojn en Emakso, vi devas certigi, ke Emakso
uzas Latin-3-tiparon. Tion vi povas atingi per aldono de
la sekva linio en la dosiero <tt>&tilde;/.Xdefaults</tt>:
<tscreen><verb>
Emacs.font: <tiparnomo>
</verb></tscreen>
<p>
Kiel &lt;tiparnomo&gt;n indiku iun konvenan Latin-3-tiparon.
<p>
Same kiel cxe Xterm kaj kelkaj aliaj programoj funkcias:
<tscreen><verb>
emacs -fn <tiparnomo>
</verb></tscreen>
<sect2>Tajpi
<p>
Se vi uzas Emakson sub X-fenestroj vi per la solvo
realigita sub cxapitro 3 bone povas tajpi.
Sed ekzistas alia alternativo, la moduso &dquot;iso-accents-mode&dquot;.
Por instrui al tiu moduso la lingvon Esperanto, aldonu
tauxgajn difinojn en la dosiero iso-acc.el.
<tscreen><verb>
("esperanto"
(?^ (?C . ?\306) (?G . ?\330) (?H . ?\246) (?J . ?\254)
(?S . ?\336) (?U . ?\335) (?c . ?\346) (?g . ?\370)
(?h . ?\266) (?j . ?\274) (?s . ?\376) (?u . ?\375))
(?' (?C . ?\306) (?G . ?\330) (?H . ?\246) (?J . ?\254)
(?S . ?\336) (?U . ?\335) (?c . ?\346) (?g . ?\370)
(?h . ?\266) (?j . ?\274) (?s . ?\376) (?u . ?\375))
)
</verb></tscreen>
<p>
La sintakson divenu de la jam enhavitaj lingvoj,
gxi iom varias en la diversaj Emaks-versioj. La
supra ekzemplo difinas la esperantosignojn por
la kombinoj &circ;+<it>&lt;litero&gt;</it> kaj '+<it>&lt;litero&gt;</it>.
Poste kompilu la dosieron al iso-acc.elc. Ekde nun
vi povas funkciigi viajn tajperojn per la komandoj:
<tscreen><verb>
M-x iso-accents-mode
M-x iso-accents-customize
language: Esperanto
</verb></tscreen>
<p>
Atentu, ke se la cirkumflekso cxe vi estas senpasxa klavo (t.e. gxi
aperas nur post premo de &circ;(cirkumflekso) kaj alia klavo), vi ne povas uzi
gxin en tiu Emaks-moduso, anstatauxe uzu alian signon, ekz. '+c
por tajpi cx. Kelkaj ecx tajpas c+x por cx.
<p>
Por pli facile atingi tiun tajpmoduson, metu la
sekvajn liniojn en la dosieron <tt>&tilde;/.emacs</tt>:
<tscreen><verb>
(defun esperanto-mode ()
(interactive)
(iso-accents-mode)
(iso-accents-customize "esperanto")
)
(global-set-key "\C-ce" 'esperanto-mode)
</verb></tscreen>
<p>
Poste per premo de C-c e (t.e. Ctrl+c e) vi
trovigxas en Esperanto-moduso. Estus avantagxe,
difini ankaux tian klavmallongigon por
reatingi normalan moduson.
<sect1>Emakso 20.* kaj MULE
<p>
<bf>notoj:</bf>
Pri tiuj Emakso-variantoj Lee Sau Dan donis la
sekvajn indikojn:
<list>
<item>Emakso 20.* kaj MULE normale povas trovi la tauxgajn
tiparojn, se ili jam estas
instalitaj en la X-servilo aux tiparserviloj.
<item>Emakso 20.* povas montri latin-3-literojn se vi
uzas gxin sur teksta ekrano kun funkciigita latin-3-a tiparo.
Informu Emakson pri tio per la klavpremoj:
<tscreen><verb>
C-x C-m t iso-8859-3 RET
</verb></tscreen>
<item>Por tajpado de Esperantosignoj, klavu unu el:
<tscreen><verb>
C-u C-\ esperanto-postfix
C-u C-\ esperanto-prefix
C-u C-\ esperanto-alt-postfix
</verb></tscreen>
<item>
Utilas ankaux
<tscreen><verb> M-x set-language-environment latin-3 RET
</verb></tscreen>
aux se vi ofte bezonas tion, metu en .gnu-emacs ekzemple:
<tscreen><verb>
(set-language-environment "latin-3")
(setq default-input-method "esperanto-postfix")
</verb></tscreen>
</list>
<sect>Retposxto per Xfmail 1.3
<p>
Xfmail estas retposxtprogramo kun plena MIME-subteno.
Oni agordas
gxin ene de la grafika surfaco. Sub la menuo &dquot;Misc&dquot;
vi povas elekti diversajn menupunktojn por la konfigurado.
<p>
La menupunkto &dquot;Appearance&dquot; kondukas al listo, kie oni povas
rilatigi kodojn kaj tiparojn. Unue premu &dquot;Add&dquot; kaj
indiku la plenan nomon de latin-3-tiparo. Ekz.
<tscreen><verb>
-adobe-helvetica-medium-r-normal--12-120-75-75-p-67-iso8859-3
</verb></tscreen>
<p>
La tiparnomo nun aperas en la maldekstra listo. Por rilatigi
gxin al la kodo &dquot;iso-8859-3&dquot; vi devas unue elekti tiun kodon
en la dekstra listo kaj poste elekti la tiparon en la maldekstra
listo. Nun premu &dquot;OK&dquot;.
<p>
Xfmail enhavas internan redkatilon per kies menuo &dquot;Language&dquot;
vi povas elekti la gxustan kodon.
<p>
Se vi volas uzi eksteran redaktilon vi povas iri per la menupunkto
&dquot;Config Misc&dquot; kaj la butono &dquot;View/Edit&dquot;
al pagxo, kie vi povas indiki gxin, ekzemple per:
<tscreen><verb>
elvis -fn <tiparnomo> +source~/.elvis.lat3
</verb></tscreen>
<p>
Jen vi trovas <url
url="http://Burka.NetVision.net.il/xfmail/xfmail.html"
name="Xfmail"> en la reto.
<p>
<bf>Atentu</bf> ankoraux alian aferon. Estas ne cxiam facile
sendi okbitan mesagxon. Cxar kelkaj serviloj ankoraux funkcias
sepbite kaj simple ignoras la okan biton tiel, ke viaj E-literoj
farigxas iuj aliaj signoj. Se vi tamen volas sendi okbite kaj uzas
lokan Sendmail, vi startu gxin kun la elekto -B8BITMIME.
<p>
Por trasendi okbitajn mesagxojn tra sepbitaj medioj ekzistas la normo
&dquot;quoted printable&dquot;. Tiu rekodas okbitajn signoj per
signaro <tt>=NN</tt>, cxe kio NN estas la kodero de la signo.
Mi rekomendas ensxalti tiun rekodon.
Per la menupunkto &dquot;Config Display&dquot; kaj la butono
&dquot;Charsets&dquot; vi povas aperigi pagxon, kiu ebligas
ensxalti &dquot;Quoted-printable&dquot; kaj
ankaux elekti la kodon, kiun XFMail automate ensxaltu, kiam vi
skribas novan mesagxon aux respondas al retmesagxo.
<sect>Diskutgrupoj per Knews<p>
<p>
Knews (Karl's threaded newsreader for X) estas legilo por
diskutgrupoj, kiu kapablas rekoni kaj skribi gxustajn MIME-kapliniojn
pri la signokodo. Por uzi Latin-3 oni devas aldoni kelkajn
liniojn al la agordaj dosieroj.
<p>
Dum la instalo de Knews, la dosiero Knews.ad estas kopiata
el la fontdosierujo al /usr/X11R6/lib/X11/app-defaults/Knews.
<p>
Aldonu en tiu dosiero la sekvajn liniojn:
<tscreen><verb>
Knews.iso-8859-3.bodyFont: \
-*-helvetica-medium-r-normal-*-*-120-*-*-*-*-iso8859-3
Knews.iso-8859-3.quoteFont: \
-*-helvetica-medium-r-normal-*-*-120-*-*-*-*-iso8859-3
Knews.iso-8859-3.headerFont: \
-*-helvetica-medium-r-normal-*-*-120-*-*-*-*-iso8859-3
Knews.editCommand: elvis +%i %s -fn fixed-l3 +source~/.elvis.lat3
</verb></tscreen>
<p>
Anstataux Elvis vi povas ankaux uzi ekzemple Emakson kiel
redaktilo.
<p>
Por povi legi ankaux esperantajn afisxojn kun malgxusta
kaplinio pri kodo aux koditajn laux UTF-8, estas avantagxe
aldoni sub
<tscreen><verb>
Knews.baseTranslations: #override \n\
</verb></tscreen>
<p>
la linion:
<tscreen><verb>
c <Key> e: mime-hack(text/plain, 8bit) \n\
c s <Key> u: mime-hack(text/utf8, 8bit) \n\
</verb></tscreen>
<p>
Atentu, la &bsol;n&bsol;, kiu finu cxiun linion en la
alineo krom la lastan.
<p>
Nun per Ctrl-e oni povas sxalti en cxiu afisxo al la implicita
kodo. Per Ctrl-Shift-u vi povas sxalti al la MIME-tipo text/utf8.
Cxar Knews ne scias trakti gxin, gxi demandas Metamail kaj
montras la tekston kiel difinita en /etc/mailcap. En la sekcio
pri Metmail ni difinis, ke text/utf8 estu konvertata al Latin-3.
Tial sxangxu ankaux la linion pri Knews.copiousoutput al:
<tscreen><verb>
Knews.copiousOutput: exec xterm \
-fn 'fixed-l3' -e /bin/sh -c '(%C) | less'
</verb></tscreen>
<p>
Anstataux <tt>fixed-l3</tt> enmetu la de vi preferatan
Latin-3-tiparon.
<p>
La implicitan kodon (uzatan cxe Ctrl-e) oni difinas en
la dosiero <tt>&tilde;/.knews/config-*</tt> (* estas la
uzata diskutgrupa servilo. Tiu dosiero estas auxtomate kreata
cxe la unua lancxo de Knews. Aldonu la sekvan linion:
<tscreen><verb>
*esperanto*defaultCharset: iso-8859-3
</verb></tscreen>
<p>
Nun en cxiu diskutgrupo, kiu enhavas la nomon &dquot;esperanto&dquot;,
estas uzata la kodo Latin-3 kiel implicita.
<p>
Jen vi trovas <url url="http://www.matematik.su.se/&tilde;kjj/"
name="Knews"> en Interreto.
<sect>TeX / LaTeX
<p>
Por produkti la supersignajn literojn en TeX, vi normale
tajpas:
<tscreen><verb>
\^C \^c \^G \^g \^H \^h \^J \^{\j} \^S \^s \u{U} \u{u}
</verb></tscreen>
<p>
La &bsol;j cetere estas 'j' sen la punkto. Tamen, se vi skribas longajn
tekstojn, estas iom tede skribi tiujn ordonojn. Do estas
avantagxe krei dosieron esperanto.sty kun la sekva enhavo:
<tscreen><verb>
\let\mathcaret=^
\def\esperantocaret#1{
\ifx#1u\u{#1}\else
\ifx#1U\u{#1}\else
\ifx#1j\^{\j}\else
\^{#1}\fi\fi\fi
}
\catcode`\^=\active
\def^{\ifmmode\let\next\mathcaret
\else\let\next\esperantocaret
\fi\next}
</verb></tscreen>
<p>
Tio permesas skribi &circ;C &circ;c ... &circ;U &circ;u por la esperantaj
literoj. Iom komplikas la aferon, ke la signo &circ; estas
ankaux uzata por supraj indicoj en la matematika moduso,
t. e. por matematikaj formuloj. Do vi ne povas uzi tiujn
mallongigojn en formuloj ekzemple. (Pro tio ankaux la
konfuzigaj linioj kun &dquot;mathcaret&dquot; en la supraj difinoj)
<p>
Tamen la supra solvo povas kauxzi diversajn problemojn kun makrooj
aux en matematikaj formuloj. Pro tio Albert Reiner sendis al mi
pli bonan solvon, kiu uzas la grado-signon anstataux la tegmenteto:
<tscreen><verb>
\gdef\espon{\catcode`\*\active\relax}%
\gdef\espoff{\catcode`\*12\relax}%
%
{%
\catcode`\@11 % por kasxi kelkajn makrojn
\espon % ensxalti Esperanton por la difinoj
\gdef*{\relax\esper@nto}%
\gdef\esper@nto#1{%
\ifx #1C\^C%
\else\ifx #1c\^c%
\else\ifx #1G\^G%
\else\ifx #1g\^g%
\else\ifx #1H\^H%
\else\ifx #1h\^h%
\else\ifx #1J\^J%
\else\ifx #1j\^\j%
\else\ifx #1S\^S%
\else\ifx #1s\^s%
\else\ifx #1U\u U%
\else\ifx #1u\u u%
\fi\fi\fi\fi\fi\fi\fi\fi\fi\fi\fi\fi}%
}%
\espon % ensxalti Esperanton
</verb></tscreen>
<p>
(rim.: En la supra ekzemplo anstatauxigu la steleton * per la gradosigno
&ring;. La sintakso de la SGML-dokumenttipo ne traktas gradosignon
en tiu loko gxuste.)
<p>
Se vi ebligis la uzadon de Latin-3 en via
sxatata redaktilo, vi povas ankaux rekte traduki
la Latin-3-kodojn al la esperantaj signoj:
<tscreen><verb>
\catcode`\cx=\active \defcx{\^c}
\catcode`\gx=\active \defgx{\^g}
\catcode`\hx=\active \defhx{\^h}
\catcode`\jx=\active \defjx{\^\j}
\catcode`\sx=\active \defsx{\^s}
\catcode`\ux=\active \defux{\u u}
\catcode`\Cx=\active \defCx{\^C}
\catcode`\Gx=\active \defGx{\^G}
\catcode`\Hx=\active \defHx{\^H}
\catcode`\Jx=\active \defJx{\^J}
\catcode`\Sx=\active \defSx{\^S}
\catcode`\Ux=\active \defUx{\u U}
</verb></tscreen>
<p>
<bf>Noto:</bf> En la supra ekzemplo vi devas anstatauxigi la
esperantajn literojn cx ... Ux en cxiu linio kaj maldekstre
kaj dekstre per la gxustaj literoj laux Latin-3-kodo.
<p>
Cetere pli ampleksa dosiero esperant.sty estas
enhavata en la Babel-pakajxo por LaTeX2e. Simple kontrolu per
<tt>locate esperant</tt>, cxu gxi eble jam estas instalita cxe vi.
Gxi ekzemple ankaux kreas esperantajn titolojn en la
enhavtabelo kaj indeksoj.
<p>
Por uzi la pakajxon, tajpu
<p>
sub TeX:
<tscreen><verb>
\input{esperant.sty}
</verb></tscreen>
<p>
sub LaTeX:
<tscreen><verb>
\usepackage[esperanto]{babel}
</verb></tscreen>
<p>
Ioma problemo estas, ke en tiparoj aliaj ol la
normala &dquot;Computer Modern&dquot; ne trovigxas la senpunkta
j. Por kasxi la punkton super j ekzistas
dosiero <url
url="ftp://ftp.tex.ac.uk/tex-archive/macros/latex/contrib/supported/carlisle/dotlessj.sty" name="dotlessj.sty">.
Detalaj informoj pri gxi trovigxas cxe <url
url="http://www.rano.demon.co.uk/dotlessj.html" name="Edmundo">.
<sect>Esperanto-subteno en internaciigitaj programoj
<p>
Kelkaj Gnu-programoj kaj aliaj estas internaciigitaj. T.e.
iliaj mesagxoj povas aperi en diversaj lingvoj. Tamen la
Esperanto-tradukoj de tiuj programoj nur nun estas komencataj. Sed ja
vi povas kontroli, cxu en via sistemo ekzistas dosierujo
/usr/share/locale/eo aux cxu cxe la fontdistribuoj de viaj
programoj estas iuj dosieroj po/eo.po. Se jes, la programoj
kapablas montri esperantajn mesagxojn. Por vidi tiujn mesagxojn,
vi devas difini la variablon LANG aux LANGUAGE en la cxirkauxajxo
de la programo.
<p>
Por unuopa ordono vi povas ekzemple tajpi tiel:
<tscreen><verb>
LANG=eo <programo>
</verb></tscreen>
<p>
Aux vi povas dauxre difini la preferatajn lingvojn, se vi metas
en vian startskripton ion kiel
<tscreen><verb>
export LANG=eo:de:en # en bash
setenv LANG eo:de:en # en tcsh
</verb></tscreen>
<p>
Tio signifas: lauxeble uzu Esperanton, alikaze la germanan lingvon, aux
se ankaux tiu ne estas subtenata de la programo, uzu la anglan.
<p>
Forumo por la adaptado de linuksaj programoj al Esperanto
cetere estas la retposxtlisto eo@li.org, al kiu vi povas
aligxi per sendo de la vorto <tt>subscribe</tt> en la korpo
de mesagxo al <tt>eo-request@li.org</tt>.
<sect>Esperanto-signoj en HTML-tekstoj
<p>
Vi povas uzi la Latin-3-koderojn por montri E-signojn en
HTML-teksto. La normo volas, ke tiukaze vi metu la sekvan
linion en la kapon (&lt;head&gt;...&lt;/head&gt;) de via
dosiero:
<tscreen><verb>
<meta http-equiv="Content-type" content="text/html; charset=ISO-8859-3">
</verb></tscreen>
<p>
Bedauxrinde Netscape Communicator kaj eble ankaux aliaj TTT-legiloj
misinterpretas tiun linion kaj malhelpas, ke ecx per via
&dquot;User-defined&dquot;-kodo vidigxos E-signoj.
Alikaze en TTT-legiloj kiuj bone
atentas la normon (ekz. Kfm), vi vidas la esperantaj signojn nur,
se tiu linio trovigxas en la dosiero.
<p>
Pri kodado per Unikodo, legu la informpagxon cxe
<url url="http://www.cs.qub.ac.uk/&tilde;AD.Irvine/lat3.html"
name="Aaron Irvine">. Pro la problemoj de Netscape Communicator
rilate al E-signoj en Unikodo ni malrekomendas la uzon
de Unikodo en pure esperantaj HTML-tekstoj. Por multlingvaj
tekstoj eble ne ekzistas pli tauxga alternativo. Sed
por Esperanto uzu prefere Latin-3 ankoraux iom da tempo.
</article>